Informilo de ELF/AREK
Decembro 2014 (47a jaro) N-ro 167
Esperanto Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj
Redakcio: Rudolf Burmeister Max-Mŭller-Str. 86 DE 09123 CHEMNITZ
LAUKEN NITRAKUN SPECIALA POŜTMARKO
La preparlaboroj por la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en la slovaka
urbo Nitra komenciĝis kaj jam kondukis al du gravaj sukcesoj. La prezidanto de
Slovakia Esperanta Federacio, s-ro Stano Marĉek, kun fiero informas, ke la
prezidento de Slovakio, s-ro Andrej Kiska, akceptis la inviton de SKEF fariĝi la
Alta Protektanto de la 101-a UK.
Aperos ankaŭ porokaza poŝtmarko. La ĝenerala direktoro de la Slovaka Poŝto,
inĝ. Tomaŝ Drucker, konfirmis tion en letero al Stano Marĉek, en kiu li skribis
pri la intenco eldoni du poŝtmarkojn en 2016, kiam Slovakio unuafoje funkcios
kiel la prezida lando de Eŭropa Unio. Jam pli frue estis decidite, ke la unua
marko estos dediĉita al "ŝtat-reprezentaj aferoj", sed la dua ankoraŭ ne havis
specifan temon. "Tial ni bonvenigas vian iniciaton eldoni poŝtmarkon okaze de
la Universala Kongreso de Esperanto, kiu same okazos ĉe ni la unuan fojon",
skribis inĝ. Drucker, aldonante, ke "per komunaj fortoj ni sukcesos videbligi
nian landon ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo".
(El „Gazetaraj Komunikoj“ de UEA N-ro 558)
La Verda Lupeo 167
Novaj stampoj
Decembro 2014
La E-klubo en SENTA, Serbio,
ankaŭ ĉi-jare okazigis la tradician renkonton VERDAJ AMIKAJ TAGOJ.
Temo: MIHAILO PUPIN. Tempo: 6.6-7.6.2014. Aperis poŝta E-a memorstampo:
06.06.2014, 24400 SENTA, kun portreto pri Pupin, mezuro: 33 mm
Pupin (1854-1935) estis sciencisto, kiu i.a. inventis la „Pupin-spulo“-n por
telefono. Li vivis kelkatempe en Senta.
deESPERANTO
SS °ITA LIM^
G. Zanaboni
81a Itala Kongreso de Esperanto
Iniciatis kaj dezajnis: Giovanni ZANABONI
Loko: FAI DELLA PAGANELLA Tempo: 23. 8. 2014
Mezuro: ? ovala
2
LaVerdaLupeo 167
Glumarkoj
Decembro 2014
Volapuka glumarko
finfine trovita en
bona kvalito
Ne FRANAZIMS
sed VAABAZIMS
ĝi supre tekstas.
Krome nun legeblas
la aperjaro: 1895
Estis nia amiko Piton kiu ĝin
ekvidis en reta aŭkcio.
Gluita sur pk.
66a IFEF-kongreso
San Benedetto del
Tronto
17-24 Majo 2014
Memglua, multkolora
teksto, du lokomotivoj,
rektangula, 49x30 mm.
Informis: E. Doerfler
Glumarkoj
20 Jaroj E-Domo
Jacugatake 1994-2014
3
Kompleta folio
Sendis: Haruja Maekaua
La Verda Lupeo 167
Glumarkoj
Decembro 2014
Esperanto-Domo Jacugatake
20 Jaroj 1994 - 2014
Memglua glumarko
Printita de BELTONO en Japanio
Folio: 4x3
Koloroj: Verda, bruna, blanka
Bildo: La domo kun arboj
Mezuro: 28x28 mm
101a Japana Esperanto-Kongreso
11-13 oktobro 2014 en Obama-Fukui
Memglua glumarko
Printita de BELTONO en Japanio
Folio: 4x3
Koloroj: A) verda maro
B) blua maro
Bildo: Maro kaj provinco Fukui
kun tekstoj
Mezuro: 28 x 28 mm
La 101-a
Japana
Esperanto-
Kongreso
FUKUI
11-13 okt.2014 Obama
6a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj
16-18 aŭgusto 2013
Memglua glumarko
Koloroj: Verda kaj nigra
Bildo: E-flago kun bildo
de la romia imperiestro
Konstantino la Granda
Teksto en Esperanto kaj
trilingve la urba nomo de Niŝo:
Naissus, Niŝ (latin-litere) kaj Niŝ (ciril-litere)
Mezuro: 79x47 mm
Koran dankon pro senditaj markoj kaj informoj al
Haruja Maekaŭa en Japanio kaj Imre Belec en Serbio.
NAISSUS, HMlli, NIŜ
4
La Verda Lupeo 167 Esperanto-Domo Jacugatake
Decembro 2014
Apud la 52-ena pm aperis ankaŭ 82-ena
individua poŝtmarko okaze de la jubileo
Esperanto Domo Jacugatake 20 jaroj.
Presita ĝi estas sur la bazfolio PH 22
(notita en la japana SAKURA- katalogo)
kune kun la 52-ena.
La bazfolio PH 22
entenas 10 poŝtmarkojn.
La supra vico 5 markojn
kun nominalo
de po 52 enoj,
la suba vico 5 markojn
kun nominalo
de po 82 enoj.
52 enoj 1 >
82 enoj
5
LVL 167
lOla Japana Esperanto Kongreso
Decembro 2014
La kongreso okazis en la urbo OBAMA
11-13 Oktobro 2014.
En la kongresejo funkciis poŝta giĉeto:
11.10:13a - 17a h
12.10: 9a - 17a h
13.10: 9a - 13a h
La poŝta stampo kun teksto Esperanta:
JAPANA ESPERANTO-KONGRESO
OBAMA, 2014
montras monumenton kun la enskribo
„Maro estas kiel patrino, kiu ligas homojn“
en la japana kaj korea.
Deveno de la enskribaĵo: En vintro de la jaro 1900 korea komercŝipo renkontis
katastrofon pro ŝtormo. Post kelktaga drivado la ŝipo albordiĝis proksime de la
urbo Obama. La vilaĝanoj akceptis la 93 koreajn maristojn en siaj domoj kaj
sindone ilin flegis. Post ok tagoj ili sin povis, sanaj, adiaŭi.
Memore al tiu evento en la jaro 2000 oni starigis la monumenton.
La 101-a
Japana
Esperanto-
Kongreso
~ FUKUI
11-13 okt. 2014 Obama
Aperis du kongresaj ind. pm-oj (52 kaj 82 enoj). Detalojn legu en nia sekva LVL,
ankoraŭ ili ne alvenis (15. nov. 14).
6
La Verda Lupeo 167
Fujeira
Decembro 2014
LA INTERNACIA LINGVO
Iri. 2ris.
Faksimilo de Originalo Faksimilo de Originalo Faksimilo de Originalo
Fuĵajro estas unu el la sep emirlandoj de UAE*. Ĝi havas ĉ. 85.000 enloĝantojn
(laŭ takso el la jaro 1997), kaj okupas areon je 1.150 km 2 , kiu konsistigas 1,5 %-
ojn de la teritorio de UAE.
UEA (ne: UAE!) provis lanĉi en 1978 serion da E-poŝtmarkoj per tiu emirlando
kaj pretigis skizojn pri ili. Tiu plano ial ne realiĝis. Tamen „Bogen Larsen
bogtryk“ (Libropresejo en Danlando) pretigis kvanton da folioj kun la ses
markoj. Kaj eĉ „duan eldonon“ pro mendo de grand-vendisto.
Jen la „nominaloj“: 15 dirhamoj (Zamenhof), 35 dirhamoj (Hodler), 50 dh
(Lapenna)
1 rialo (La Sankta Biblio), 2 rialoj (La Nobla Korano), 3 rialoj (Retoriko).
Mirigas, ke en junio 2014 tiu nepoŝta eldono trovis aĉetanton en reta aŭkcio
(40 eŭroj). Konkuris 7 anonimaj interesuloj.
*UAE: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
1
La Verda Lupeo 167
Esperantujo - Kavalkaselle
Decembro 2014
... !
ESPERANTO HH
ESPERANTO HHj
LINGVO INTERNACIA H^H
1887 - 1977 H^HH
IINGVO INHRNACIA»^M
1887 - 1977
f POŜTO
rpoŝto
ESPERANTUJO i M, “'
ESPERANTUJO
ESPERANTO WW
ESPERANTO
UNGVO INTERNAClA
1887 - 1977 HHI
IINGVO INTFRNACIAH^HI
1887 1977 HHHH
1 PObTO
t POŜTU
ESPERANTUJO J &, "°
ESPERANTUJO J M,l ° |
„Esperantujo“ en Italio kun „E-Poŝto u
La fantazia poŝtstampo de „Esperantujo“ malkovras ĝian situon:
En 31010 Kavalkaselle/Italio. Ĝi ekzistis el farmista bieno kun apuda
fojnkabano. Tie loĝanta Esperantisto en la jaro 1977 presigis serion da
markoj. Konatiĝis 3 markoj:
Vi stelo - kun, jubilea 44 E-flago kaj teksto: E-Poŝto / ESPERANTUJO
1 stelo - kun Zamenhof kaj teksto: ESPERANTUJO - E-Poŝto
2 steloj - kun Zamenhof kaj teksto: Studento - kreinto de Esperanto
8
La Verda Lupeo 167
Insulo de la Rozoj
Decembro 2014
UTOPIAJ TERITORIOJ
estas la titolo de serio da ekspozicioj, kiu komencis per la elmontrado de
“LA INSULO KIU NE ESTAS”.
Temas pri la rakonto de la eksterordinara iniciato de homo kiu en la 1960aj jaroj revis
pri libero kaj klopodis ĝin konkretigi, starigante propran sendependan ŝtaton meze de
la Adriatika maro. Mi parolas pri inĝeniero Giorgio Rosa, la realiganto de la ‘Libera
Teritorio de la Insulo de la Rozoj’. Pri ĝi aperis ankaŭ artikolo en la TEA-Bulteno -
sept-okt. 2009, krome en interreto oni povas trovi plurajn tiurilatajn artikolojn kaj eĉ
spekti filmon pri la tuta historio, en Esperanto.
La 26an de julio ĉi-jare okazis en Berceto, urbeto apud Parma, Italio, la inaŭguro de la
granda ekspozicio pri “La insulo kiu ne estas”. La iniciatinto estis d-ro Giuseppe
Bigliardi, la direktoro de la Muzeo Pier Maria Rossi, kiu tre lerte kaj kompetente
prezentis la tutan historion, kun abundo da detaloj kaj aŭtentikaj dokumentoj.
Tiu ekspozicio daŭros ĝis la 28a de septembro. Ĝiaokaze estis eldonita riĉenhava
kaj belaspekta katalogo el 130 paĝoj en du lingvoj, la itala kaj esperanta.
En la inaŭgura tago funkciis poŝta giĉeto, kie oni povis ricevi la oficialan, unutagan,
stampon sur poŝtkartoj, eldonitaj porokaze, sur kiuj aperas fotoj pri la platformo,
kaj eĉ ties eksplodigo. Krome estis eldonitaj de la slovena poŝto du diversaj memorigaj
poŝtmarkoj, sur kiuj legeblas la koordinatoj de la situo de la Insulo de la Rozoj.
La ekspozicio prezentas historiajn bildojn (fotojn, dokumentojn) laŭ specifa itinero
ekde la projekto ĝis la realigado de la artefarita insulo, ĉiujn artikolojn aperintajn sur
italaj kaj eksterlandaj ĵurnaloj en la 1960aj jaroj kaj ankaŭ la bildstrian libron pri
Martin Mystere, rilatan al la Insulo. Okazis interesaj prelegoj kiel “Fantasta aventuro-
Reala aventuro”, pri la mikronacioj, kaj pri la historio de la oficiala lingvo de la
Insulo: Esperanto, fare de prof. Davide Astori, Universitato de Parma.
Oni povis spekti filmon pri la marfundo kie troviĝas la platformaj ruinoj kaj alian pri:
“Insulo de la Rozoj - Libero timigas”. La publiko havis eblon konatiĝi kun la
internacia lingvo ankaŭ el gramatika vidpunkto danke al Vittorio kaj Luisa Madella,
kiuj zorgis pri rapida kurso.
Estis ankaŭ interesaj atestoj de personoj kiuj en tiuj jaroj partoprenis en la
konstruado de la platformo aŭ iel sekvis la disvolviĝon de la tuta okazintaĵo. Dum tuta
monato sinsekvis intervenoj kaj debatoj, tuŝantaj la plej diversajn temojn, ekde tiu
filozofia kaj sociologia ĉirkaŭ la koncepto de utopio kaj libero ĝis tiu lingva, kiuj povus
esti la startpunktoj por rezonado pli profunda rilate al kialoj kiuj gvidas la homon
postkuri la absolutan liberon. Kaj ĝuste nuntempe, en la aktuala mondo, en kiu
moralaj valoroj neniun plu inspiras, libero eĉ ne plu ekzistas, samgrade ĉu fizika ĉu
spirita, kvankam malprave ni deklaras - kaj estas plene konvinkitaj pri tio - nin tute
liberaj, idealoj kaj utopioj kuŝas jam de longe subtere, ĝuste nun estas la momento
remalkovri tiujn “utopiajn teritoriojn”, precipe en nia menso, por retrovi la esperon
kaj ĉefe la kuraĝon engaĝiĝi por komuna pli bona estonteco.
Elda Doerjler (En TEA-Bulteno - septembro/oktobro 2014)
9
<y SLOVENIJA
La maldekstra kun blanka kadro montras sur mara surfaco la
koordinatojn de la platformo.
La dekstra kun bruna kadro montras platformajn restaĵojn sur la
marfundo.
" f-?'\ (PT
La poŝta stampo de la ekspozicio
Loko: 43042 BERCETO (PR)
Dato: 26.7. 2014
Bildo: Tri rozoj,
„ŝtata emblemo“ de la insulo
Teksto:
INAUGURAZIONE MOSTRA
INAŬGURO DE LA EKSPOZICIO
LTSOLA CHE NON C’E:
LIBERA TERITORIO DE LA
INSULO DE LA ROZOJ
i
La Verda Lupeo 167
Insulo de la Rozoj
Decembro 2014
1968 „Insulo de la Rozoj“
30 Mills
kun privata stampo
„Libera Teritorio
Insulo de la Rozoj
Verda Haveno Poŝto“
1969 „Esperanta Respubliko
Insulo Rozoj“
30, 60 kaj 120 miloj.
Eldonitaj de privata persono pro la detruo
de tiu platformo fare de la itala armeo.
Tiuj ĉi fantaziaj markoj trovis bonan disvendon inter turistoj kaj e-istoj.
Eĉ nuntempe aperas la supra marko en interretaj aŭkcioj. Mirigas la pagoj:
ĝis 45 eŭroj por la 30 Mills-marko. (Jam trifoje!)
Vidu ankaŭ: revuo Esperanto, oktobro 1968
Fenikso (deAREK), n-ro 3
11
La Verda Lupeo 167
Insulo de la Rozoj
Decembro 2014
E LA INSULO
E LA INSULO
30 MILLS 30
DE LA INSULO
DE LA INSULO
DE LA INSULO
DE LA INSULO
g LA INSULO|
DE LA IN5ULO
12
La Verda Lupeo 167
Insulo de la Rozoj
Decembro 2014
1) 30 MILOJ POŜTO ESPERANTA RESPUBLIKO
INSULO ROZOJ
2) 30 MILLS POSTO DE LA L.T. DE LAINSULO
DE LA ROZOJ
3) 30 MILLS
4) 30 MILLS
5)
6 )
Nro 2 kun oblikva streko inter L./T.
Nro 3 kun surpresita „Milita Itala Okupado“
Kompleta folio kun 10 „30 MILLS“-markoj
Stampo „L.T. INSULO DE LA ROSOJ
VERDA HAVENO POSTO“
Klarigo: L.T.: „Libera Teritorio“
Ing. Giorgio Rosa
13
La Verda Lupeo 167
Decembro 2014
Insulo de la Rozoj
Serio „ESPERANTA RESPUBLIKOINSULO ROZOJ“
eldonita okaze de la detruo de la platformo
Kompleta folio (30 MILOJ, detruo) en kolekto r.b.
13
La Verda Lupeo 167 Cinderella Princlando Atlantis Decembro 2014
Fantaziaj markoj ("Cinderella”) de 'Trinclando Atlantis"
En nia LVL/Fenikso nro 49 (1978) ni jam skribis pri ili. Tamen hodiaŭ denove
pro novaj ekkonoj. Bedaŭrinde la originala artikolo de la fama filatelisto
Norbert Williams el "The Stamp Magazine" de novembro 1978, sendita de nia
iama membro Mc Callum, perdiĝis. En ĝi estis notitaj detaloj pri tiuj ĉi
fantaziaj poŝtmarkoj.
Onidire grupo da skandinavoj sub gvido de la dano J.A. Mott eksetlis sur 14
insuletoj inter Miami kaj La Habana.
La loko Odina fariĝis la centro kaj oni eĉ kreis "nacian" flagon, pasporton,
poŝtmarkojn kaj banknotojn.
Tamen: Tiu princlando neniam ekzistis, nur en la kapo de la "kapitano"
Mott. Sed realiĝis la markoj helpe de la komercisto D. G. Ball en Miami.
Kompreneble ili ne validis kiel poŝtmarkoj.
Pluraj pm-katalogoj enhavas notojn pri ili, i.a. Billigs Philatelic Handbook,
vol. 30, (1964).
Konatiĝis 5 eldonoj:
1) Decembro 1934 : 2,3 kaj 7 skaloj , triangulaj
2) 1935: 5,10, 25, 50 k 75 skaloj, 1 dalo
Ekzistas ankaŭ kun surpresoj "Y Mu kaj "Lemuria"
15
La Verda Lupeo 167
Cinderella Princlando Atlantis Decembro 2014
Princlando Atlantis-
Lemuria
La „ŝtata emblemo“
de la „Princlando“
La meza marko kun senkolora reliefa emblemo
16
La Verda Lupeo 167
Skurilaĵo AKVONEZIO
Decembro 2014
Fantazia pm-serio AKVONEZIO
1988 aperis plurfoje en filatelaj
gazetoj ofertoj pri tiu ĉi serio kun 16
markoj: 8 sambildaj kun surpresitaj
ovaloj en viola kaj 8 en flava.
La bildo montras insulon kun kelkaj
insuletoj. Krome „nominalon“
de KVIN (cendoj)
La anonima vendisto afable reagis
al mia peto pri senpaga alsendo
kaj sendis tutan serion
(1988 mi ne disponis pri
„okcidenta“ valuto)
17
La Verda Lupeo 167
Bakin
Decembro 2014
-»t rm 1004 .HSS.
u»
4 WlK
v>« iftAKftnnVttt
« itns*.
lBttfAJ
n. ŭtt««*n*-»*
Ntttttl&ttftvi
tfttttnne. kitfl
• ttinmi'» ŭf). u
*
;niriH!«i
19 93
>•
dh?.?4 i*:Euva3b ifi 0 it \4]i} •*»
□ 00Q[II[1]
Jam antaŭ 20 jaroj, 1994, aperis tiu ĉi pk-tutaĵo kun privata surpreso memore
al Bakin en Ĉinio. 25.11.2003 sekvis folio kun 16 div. individuaj pm-oj pri nia
/V
eminenta samideano. Desegnisto: Zheng Yu Kang en Sanhajo.
~n~* r
CI V V V V V V
V •» V fc
:
Ar
Bedaŭrinde nia kluba amiko
Gao Zhenxing
trovis nur malbonan kopion.
Eldonkvanto: 2mil folioj.
Sur la talonoj videblas diversaj
Bakin-eldiroj kaj Bakin-fotoj
18
La Verda Lupeo 167 Esperantistino Xiao Hong
La ĉina Esperantistino Xiao Hong (1911 - 1942)
Decembro 2014
La ĉina verkistino dum la tridekaj jaroj
en la antaŭa jarcento lernis kaj propagandis
/V /\
Esperanton. En la “Jurnalo de nova Cinio“
de 29a decembro 1938 aperis ŝia artikolo
„Mia lernado de Esperanto“.
Si amikis kun la japana esperantistino
Verda Majo dum la tempo, kiam ili estis
en Chongqing. En Hongkong ŝi mortis
pro malsano en la jaro 1942.
Je la la de junio 2011 en Harbin, urbo de
Heilongjiang-provinco, okazis seminario
memore al la verkistino Xiao Hong.
En tiu tago aperis folio kun individuaj
poŝtmarkoj memore al ŝi.
Nia kolego Gao Zhenxing trovis la sciigon
pri ŝi kaj la ind. poŝtmarkoj en la reto.
Nun li klopodas trovi tiujn markojn... ni deziras sukceson al vi kaj dankas
kore pro viaj informoj.
i
mmom
oro
0:= o
iiliii
Bedaŭrinde mankas originalo
19
ELF-AREK
Esperanto-Ligo Filatelista
Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj
Prezidantino:
S-ino Elda Doerfler
Via Ghirlandaio 18/1 IT-34138 TRIESTE
> testudo.ts @ gmaiLcom <
Jen mia bankokonto:
IBAN IT35 R076 0102 2000 0001 7452 996 - Banco Posta Por: Elda Doerfler
BIC: BPPIITRRXXX
UEA-konto: ELF/AREK = Kodo: elfx/r
Jarkotizo: € 17.00 - Membroj en socialismaj kaj ekssocialismaj landoj: € 15.00
Se vi ne havas aliron al nia konto ĉe UEA, bonvolu kontakti nian prezidantinon.
La Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy (CZ)
kun la loka klubo de filatelistoj aranĝis regionan filatelan ekspozicion kun
aparta „Esperanto-salono“ en Svitavy, 25-28.9.2014. Mankas ankoraŭ informoj
• A •
pn gi.
Q1 niaj kwuvj ELF/AREK-anaf ni deszvuM
agsutMajti fe^tatagajn kaj Oanan JVaaan ‘pvum!
Eida Damjlm ĥaj Jtudeif liivuneistm